Petrovice (germaneGroß Petrowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta proksimume 10 km nordoriente de urbo Nový Bydžov en distrikto Hradec Králové. En la vilaĝo estas registritaj 123 domoj kaj 295 loĝantoj (2024). Petrovice konsistas el du lokaj partoj - Petrovice kaj Kanice.
Oriente de la vilaĝo en la t.n. Farský les (Arbaro Farský) konserviĝis pratempajtumuloj. Jaro de fondo ne estas konata, la unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el 1355, kiam ties posedantoj estis fratoj Gothard kaj Jan z Petrovic. La fratoj fondis en 1386 kapelon de Sankta Venceslao. La vilaĝo poste ŝanĝis ofte siajn posedantojn kaj lastfoje ĝis nuligo de laborego en 1848 ĝi apartenis al sinjorujo Sadová.